Vorto: klabo
-
Tubera bastono pli dika ĉe unu ekstremaĵo ol ĉe la alia.
a. Tia bastono, malnova kontuza armilo.
per klaboj kaj bastonegoj la indiĝenoj mortigis la viktimojn de la veneno kaj ĵetis ilin en la kanuon
b. Bastono kun ekstrema dikaĵo, per kiu oni en iuj sportoj batĵetas pilkon.
basbalo kaj similaj sportoj utiligas klabon por ŝoti la pilkon
-
Klaboforma rostita femuro de bruto.
la ok tablanoj estis aprezintaj la brunkrustetan ŝafklabon, milde parfumitan per ajlo enpikita jen kaj jen
En aliaj lingvoj
- La angla: bludgeon, club, mace
- La belorusa: булава, доўбня
- La ĉeĥa: golfová hůl, klacek, kyj, palice
- La franca: gigot, batte, club (crosse), crosse (club), gourdin, massue
- La germana: Keule
- La hungara: fügykös, bunkó, bunkósbot
- La itala: cosciotto, clava, mazza (sport), bastone (sport)
- La nederlanda: knuppel, knots
- La pola: maczuga (broń)
- La rumana: ciomag, toroipan, măciucă
- La rusa: дубина, палица
- La slovaka: golfová palica, kyjak, palica
- La franca: gigot
- La itala: cosciotto
- La nederlanda: bout