Vorto: kivo

  1. Manĝebla frukto de specio Actinidia delicosa, plej ofte ovo-forma, inter 5 kaj 8 centimetrojn longa, kun bruna ŝelo, mallongaj haroj kaj verda karno punktita de nigraj semetoj.

    • vitaminon C entenas kruda kaj acida brasiko, cepo, kivo, citrono, oranĝo, kapsiko, rozbero

    • Rimarko: La vorto «kivo» estas novaldonaĵo en PIV 2002. Ĝi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon «kivifrukto». Efektive la frukto estas nomita laŭ la birdo kivio (apterigo).

En aliaj lingvoj

    • La angla: kiwi
    • La belorusa: ківі (плод)
    • La bulgara: киви
    • La ĉeĥa: kiwi (plod)
    • La franca: kiwi (fruit)
    • La germana: Kiwi
    • La hispana: kiwi (fruto)
    • La kataluna: kiwi (alim.)
    • La nederlanda: kiwi (fruit)
    • La persa: کیوی
    • La pola: kiwi (owoc), aktinidia chińska lub smakowita, agrest chiński
    • La portugala: quiuí, kiwi
    • La slovaka: kivi (plod)
    • La turka: kivi