background

Vorto: kiu

  1. Demanda pronomo uzata sen ia resendo al apuda substantivo kaj montranta personon.

    • kiu venis?

  2. Demanda pronomo uzata por resendi al apuda substantivo kaj montranta personon aŭ objekton.

    • kiu el ni kapablus tion?

    • el tiuj libroj kiun vi prenos?

  3. Demanda adjektivo pri personoj aŭ aĵoj.

    • kiu lernanto tion faris?

    • kiun daton ni havas hodiaŭ?

    • pri kiu libro vi parolas?

  4. Relativa pronomo pri personoj aŭ aĵoj.

    • kiu vivos, tiu vidos

    • plej bone ridas, kiu laste ridas

    • Rimarko: Kvankam Z ne ĉiam obeis tiun regulon, estas nepre konsilinde uzi kiu ajn kaj ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komencantajn per k, kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita vorteto ajn, nur en dependa prop. kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara prop., kaj uzi en la sendependaj memsignifaj propozicioj nur la formojn komencantajn per i aŭ ĉi: 1 kiu ajn venos, vi ne enlasu (lin); qui que, lequel que, quel que, quelque... que, quiconque, qui que ce soit qui/que, quelque... que ce soit qui/que, quel que soit... qui/que kim olursa olsun kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; kiu ajn tion diras, mi restas dubanta; de kiu ajn flanko la vento blovos, ni estos ŝirmataj; tiu homo, kiu ajn li estas, ne estas malsaĝulo; la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; en kiu ajn loko li sin kaŝos, oni fine trovos lin; kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi ne konvinkos min; kiu ajn vi estas, vi devas obei la leĝon. 2 Donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris ol iu ajn el la parencoj; la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al ĉiu homo de iu ajn nacio tuj kompreni la skribaĵon; mi ne permesos tion al iu (aŭ ĉiu) ajn; iu (aŭ ĉiu) ajn povos eniri, se vi lasos la pordon neŝlosita; vi scias pli bone ol iu (aŭ ĉiu) ajn, ke...; nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu (aŭ ĉiu) ajn celo.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: хто
    • La ĉeĥa: kdo
    • La franca: qui, que, quel, lequel
    • La germana: wer
    • La hebrea: מי
    • La hungara: ki, kicsoda
    • La nederlanda: wie
    • La rusa: кто
    • La sveda: vem
    • La turka: kim
    • Volapuko: kiomik [vira], kiofik [ina], kiosik [aĵa]
    • La belorusa: хто, каторы, які
    • La germana: wer, welcher, welche, welches
    • La hungara: ki, melyik
    • La nederlanda: wie, welk, welke
    • La rusa: кто, который
    • La sveda: vem, vilken, vilket
    • La belorusa: хто, каторы, які
    • La germana: welcher, welche, welches
    • La hebrea: איזה
    • La hungara: mely(ik)
    • La nederlanda: welk, welke
    • La rusa: кто, который
    • La sveda: vilken, vilket
    • La belorusa: хто, каторы, які
    • La germana: wer, der, die, das
    • La hebrea: ש-, מי ש-, אותו
    • La hungara: aki, amelyik
    • La nederlanda: welke, welk
    • La rusa: кто, который
    • La sveda: som
    • Volapuko: kel