Vorto: kitaro
-
Antikva greka kordinstrumento, plektre sonigata liro, kies sonkesto flanke havas du kornoformajn partojn kunigitajn per stango, kun laŭepoke 4 ĝis 15 kordoj streĉitaj inter la kesto kaj la transversa stango.
la naŭ muzoj: Polimnio ― religia poezio, mimiko, odo (kun vualo aŭ citaro)
En aliaj lingvoj
- La angla: zither
- La belorusa: кіфара
- La ĉeĥa: citera
- La franca: cithare (lyre antique)
- La germana: Kithara, altgriechische Zither
- La hispana: cítara
- La hungara: kithara
- La indonezia: siter
- La itala: cetra (antica), citara (antica)
- La kataluna: cítara
- La nederlanda: kithara
- La pola: kitara
- La portugala: cítara
- La rusa: кифара, китара
- La slovaka: citara