Vorto: kirlo

  1. Rapida rondirado de likvaĵo ks.

    • akvokirlo

    • ventokirlo

    • kirloventego (ciklono)

    • ĉi-jare tutmonde estis aparte multaj tajfunoj, ciklonoj kaj tornadoj, do kirloŝtormoj

    • kirlego da tumultaj emocioj

    • donanto en la kirlo de familiaj kvereloj eĉ eksentas kulpon

    • dum vi dancos inter ĉampanaj ŝaŭm-bobeloj, vi sentos la kirlon de pli nigraj kurentoj subsurfacaj

  2. (de kampo E, alprenanta valorojn en reela tridimensia vektora spaco) Vektora kampo kun valoroj en la sama spaco, kies komponantoj ĉe ĉiu punkto egalas al (∂2E3-∂3E2, ∂3E1-∂1E3, ∂1E2-∂2E1), kie Ei signas la i-an komponanton de E.

    • la kirlon de E oni kutime signas per ∇∧E, kirl E aŭ rot E

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: vír
    • La franca: tourbillon, maelström
    • La germana: Wirbel
    • La hispana: remolino
    • La hungara: örvény, forgatag
    • La nederlanda: dwarreling
    • La pola: wir, ruch wirowy, ruch obrotowy
    • La rusa: вихрь
    • La slovaka: rotácia, vír
    • La sveda: virvel
    • La angla: curl (of a vector field), rotor (of a vector field)
    • La franca: rotationnel, tourbillon (d'un champ vectoriel)
    • La germana: Rotation, Rotor, Quirl, Wirbel
    • La hispana: rotacional
    • La hungara: rotáció
    • La itala: rotore (di un campo vettoriale)
    • La pola: wirowość (pola wektorowego), rotacja
    • La rusa: вихрь (векторного поля), ротор (векторного поля), ротация (векторного поля)
    • La sveda: rotation