Vorto: kioma
-
Adjektivo, demandanta pri vicmontra numeralo (numero), rango.
«Kioma horo estas, gardisto?» demandis iu pasanto
sur kioma etaĝo li loĝas?
sur kioma paĝo troviĝas tiu vorto?
kaj li rememoris (kioman fojon en ĉi tiu jaro!) la maljustaĵojn, kiujn kaŭzis al li la pastroj
«Kioma li venis?» ‐ «Li venis nur tria (do, li prenis la trian lokon)»
«Kiomajn ĉambrojn vi elektas?» ‐ «La naŭan, dekan kaj dudekan.»
En aliaj lingvoj
- La belorusa: які (па ліку, парадку), каторы (па ліку, парадку)
- La ĉeĥa: kolikátý
- La franca: quel, le combientième, le quantième
- La germana: wieviel, wievielte
- La hebrea: איזה (מספר)
- La hispana: ¿qué (hora, fecha, día) es?
- La hungara: hányadik
- La indonezia: keberapa
- La nederlanda: hoeveelste
- La pola: który (z kolei)
- La rusa: который (по счёту, по порядку)
- La slovaka: koľký