Vorto: kiom

  1. Demanda adverbo pri kvanto, nombro, mezuro.

    • kiom estas la duoblo de 6?

    • kiom da lingvoj vi parolas?

    • kiom vi aĝas?

    • kiom estas la jaroj de via vivo?

    • kiom estas la tempo?

    • kiom estas la rapideco de sono en la aero?

    • kiom mi ŝuldas?

    • kiom estas la prezo?

    • po kiom vi vendas?

    • «Kaj kiom estas la pago?» ‐ «Estas po 4 pundoj semajne.»

    • «Kaj kiom estas la restaĵo?» ‐ «Sepcent kvardek mil pundoj.»

    • kiom estas la daŭro de la studoj por bakalaŭriĝo kaj magistriĝo ĉe vi?

    • Rimarko: La ĉefa senco de kiel estas maniero, tiu de kiom estas mezuro. Ambaŭ povas rilati al grado: kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; fi, kiel abomene!. La uzado de kiel estas pli ofta en la verkoj de Zamenhof kaj en la buŝa lingvo; dum en la pli nuancoriĉa stilo literatura kiom estas pli logika kaj pli klara, ĉar ebligas eviti konfuzon inter grado kaj maniero: kiel inĝeniero li estas samtiom inĝenia, kiom stulta li estas kiel politikisto; sian patrinon li amis tiom same kiom sian edzinon, sed li amis la patrinon ja ne tiel, kiel oni amas la edzinon.

  2. Ekkria adverbo, esprimanta miron pri kvanto aŭ mezuro, intenso aŭ grado.

    • kiom ofte ni kune promenis!

    • kiom ofte li tion diris!

    • kiom da soldatoj tie ĉi pereis!

    • kiom multe vi suferis!

    • kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj!

    • kiom multe vi donus por tio, se vi povus vidi

  3. Nerekte demanda konjunkcio, kun la samaj signifoj.

    • diru al li, kiom da gastoj venos

    • mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili pretigis

    • temperaturaj sensiloj diras al la komandilo kiom estas la temperaturo en la ĉambro

    • mi volus scii, kiom estas vera via humileco

    • la malgranda faritaĵo malaperas ĉe la rigardo, kiom fari restas

  4. Relativa konjunkcio, signifanta «(tiel granda nombro, kvanto, intenso aŭ grado,) kiel».

    • kiom da kapoj, tiom da ĉapoj

    • kiom da homoj, tiom da gustoj

    • mi havas tiom da mono, kiom vi

    • mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn, tiom kiom vi estas

    • ĉiuj donas al mi prunte , kiom mi volas

    • tiom malproksime, kiom iras la rigardo

    • kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi

  5. Relativa konjunkcio, signifanta «laŭ la mezuro, laŭ kiu...».

    • kiom mi vidas, vi havas nur unu filon

    • la apero, kiom mi komprenas, al nia land' malbonon antaŭdiras

    • mi estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi!

    • ĝi estas pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi

    • la azeno jam ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos

    • kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni ne povis kompreni

    • la lingvo Esperanto malgraŭ sia absoluta reguleco kaj facileco penis, kiom nur eble, konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj

  6. tiom, kiel

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: колькі, наколькі
    • La ĉeĥa: kolik
    • La franca: combien, que, (en) quelle quantité, dans la quantité que, (à) quel point, à ce que, autant que (+subj.)
    • La germana: wieviel, wieviele
    • La hebrea: ככל
    • La hispana: cuánto, (en) qué cantidad
    • La hungara: mennyi, mennyit
    • La indonezia: berapa
    • La nederlanda: hoeveel
    • La pola: ile
    • La rumana: cât
    • La rusa: сколько
    • La slovaka: koľko, nakoľko
    • La turka: ne kadar
    • La germana: wieviel, wieviele
    • La hispana: cuánto de (en cantidad, intensidad o tiempo)
    • La hungara: mennyi, mennyit
    • La nederlanda: hoeveel
    • La rusa: сколько, как, как много
    • La germana: wieviel, wieviele
    • La hispana: cuánto (conjunción interrogativa)
    • La hungara: mennyi, mennyit
    • La nederlanda: hoeveel
    • La rusa: сколько, как много
    • La germana: so viel, so viele
    • La hispana: tanto (de)
    • La hungara: amennyi, amennyit
    • La nederlanda: zoveel
    • La rusa: сколько
    • La germana: so viel
    • La hebrea: כמה
    • La hispana: tal como
    • La hungara: amennyire, amilyen mértékben
    • La nederlanda: zoveel
    • La rusa: сколько, насколько