Vorto: kio

  1. Demanda pronomo por neŭtraĵoj.

    • kio okazis?

    • pri kio estas la demando?

    • Rimarko: Pro la misinfluo de la eŭropaj lingvoj, oni kutimas uzi «kio»n ĉiam ununombre, malkiel en ekz-e la lingvoj tjurkaj kaj malsimetrie ol «kiu ‐ kiuj»; tial anstataŭ nun decidu, kiojn vi kunprenos, kaj kiojn vi lasos ĉi tie, oni uzas ĉirkaŭfrazon (kiujn aĵojn vi kunprenos) , aŭ tute mallogike uzas ununombron ( kion vi kunprenos ‐ eĉ se temas pri pluraj aĵoj; tian mallogikaĵon oni neniam toleras ĉe kiujn vi kunprenos ). Iam la akordo tamen neprigas plurnombron: «Mi kredis,» diris sinjoro Gliddon, tre humile, «ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj.» «Unu el la egiptaj kioj?»" ekkriis la mumio salte stariĝante..

  2. Nerekte demanda pronomo por neŭtraĵoj.

    • neniu scias, kio morgaŭ lin trafos

    • li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi, tute sola

    • rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino

    • mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj kongresoj

    • Rimarko: En tiu senco, oni neniam esprimas la antaŭaĵon tio.

  3. Relativa pronomo uzata anstataŭ kiu, kiam ĝia antaŭaĵo estas a) io, tio, ĉio (esprimita aŭ ne); b) antaŭa tuta prop.; c) substantivigita adjektivo kun nedifina signifo.

    • mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata

    • sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas

    • kio mia, tio bona

    • la urbo faris ĉion, kion ili povis por ke ni elportu la plej bonan rememoron

    • kio ajn estos l' unua vidoto, ĝi estos al Dio oferota

    • pri kio ajn prudenta vi al mi parolos, viaj vortoj ne perdiĝos

    • la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirus

    • ŝi posedis fenomenan memoron, kio ŝin kapabligis traduki sen notoj plej longan paroladon

    • nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo

    • li ridas konstante, kio estas netolerebla

    • la kongresaj kunsidoj okazos en unu sola domego, kio multe helpos al la bona aranĝo

    • la plej bona, kion oni povas fari, estas...

    • mi promesis ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato

    • la sola, kio mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon

    • tio estus la plej terura, kio povus al mi okazi

    • tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci

    • la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi

    • la unua, kion ili aŭdis, estis...

    • la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la akvo

    • Rimarko: En tiu senco oni povas subkompreni la antaŭaĵon tio nur kiam ĝi estas je la sama kazo kiel kio: redonu, kion vi prenis.

En aliaj lingvoj

    • La angla: what
    • La belorusa: што
    • La ĉeĥa: co, co, což
    • La franca: quoi, que, quelle chose, qu'est-ce qui, qu'est-ce que, ce qui, ce que
    • La germana: was
    • La hebrea: מה
    • La indonezia: apa
    • La nederlanda: wat
    • La pola: co
    • La rumana: ce
    • La rusa: что
    • La slovaka: čo, čo, čože, čo, čože
    • La taja: อะไร
    • Volapuko: kios
    • La angla: what
    • Volapuko: kios
    • La angla: which, that
    • La hebrea: אותו, מה ש-, אשר, ש-
    • La indonezia: yang
    • Volapuko: kelos