Vorto: kilogramo
-
Baza mezurunuo de maso en la Internacia Sistemo de unuoj.
kilogram'o da viand'o
unu kilogramo egalas al la maso de prototipa pesilo el iridia-platena alojo, konservata en Sèvres apud Parizo (Francujo)
unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn
1 mino = 1,5 kilogramo unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo
dolĉakvaj krokodiloj mezuras malpli ol tri metrojn kaj normale pezas nur 70 kilogramojn
kun kvar kilogramoj da hidrogeno oni povas veturi ĝis 400 km
unu kuba metro da neĝo pezas 300 - 500 kilogramojn
En aliaj lingvoj
- La angla: kilogram, kilo
- La belorusa: кілаграм
- La ĉeĥa: kilogram
- La franca: kilogramme, kilo
- La germana: Kilogramm, Kilo
- La hispana: kilogramo
- La hungara: kilogramm, kiló
- La indonezia: kilo, kilogram
- La kataluna: quilogram
- La nederlanda: kilogram, kilo
- La pola: kilogram
- La rumana: kilogram
- La rusa: килограмм
- La slovaka: kilogram