Vorto: kies
-
Demanda senfleksia pronomo, signifanta «de kiu, de kiuj?» kaj montranta la apartenecon.
kies tombo tio ĉi estas?
kies tiuj ĉi soldatoj? - De la Norvego
pri kies morto vi plendas?
Rimarko: Kies ne estas ordinare sekvata de la artikolo; tamen oni trovas ĉe Zamenhof: de mi, kies la amo estis sankta...;.
Rimarko: Kiam kies estas komplemento de substantivo dependanta de prepozicio, oni metas ĝin inter la prepozicio kaj la substantivo: jen estas la signoj, per kies potenco ni atingos la celon; la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon.
Rimarko: En la es-serio nur kies kaj ties povas egale resendi al personoj aŭ objektoj, dum ies, nenies, ĉies resendas ordinare nur al personoj: mi travivis minuton, kies terurecon mi ne povas priskribi al vi.
Rimarko: En tiu sama serio kies kaj ties povas esti indiferente singularaj aŭ pluralaj, dum ies estas ordinare nur singulara kaj ĉies nur plurala: jen montriĝis altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la neĝo; niaj samideanoj, kies vortoj eble ŝajnis al vi tro fabelaj.
-
Nerekte demanda pronomo, kun sama signifo.
scias la kato, kies lardon ĝi manĝis
mi demandos lin, kies verkon li tradukis
-
Relativa pronomo signifanta «de kiu, de kiuj», kaj montranta apartenecon.
la lando, kies gastoj ni estas
kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas
malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas
por kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera por nia afero
dum 3 jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: чый
- La ĉeĥa: jehož, jejichž, jejíž, čí
- La franca: de qui, duquel, dont
- La germana: wessen
- La hispana: ¿de quién?, ¿de quiénes?
- La hungara: kinek a
- La indonezia: milik siapa
- La nederlanda: wiens, wier
- La norvega: hvis, hvem sin
- La pola: czyj, czyja, czyje, kogo, którego
- La rumana: cui, pe cine
- La rusa: чей
- La slovaka: koho, čí
- La turka: kimden, hangisinden
- La germana: wessen
- La hispana: cuyo
- La hungara: kinek a
- La turka: kimin
- La germana: dessen, deren
- La hispana: de quien, de quienes
- La hungara: akinek a