Vorto: kien

  1. Demanda adverbo, signifanta «al kiu loko?» (en demando pri direkto aŭ celo de movo kaj tiel plu).

    • Kien vi iras? ‐ Mi iras en la ĝardenon

  2. Relativa adverbo, signifanta «al tiu loko, kie».

    • li trafis ien, kien li ne celis

    • li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas

    • kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras

En aliaj lingvoj

    • La angla: where, to what place, whither
    • La belorusa: куды
    • La bulgara: накъде
    • La ĉeĥa: kam, kampak
    • La germana: wohin
    • La hispana: adónde
    • La hungara: hová
    • La indonezia: ke mana
    • La nederlanda: waarheen, waarnaartoe
    • La norvega: hvorhen
    • La pola: dokąd
    • La rumana: unde
    • La rusa: куда
    • La slovaka: kadiaľ, kam
    • La sveda: vart
    • La bulgara: накъдето
    • La hispana: adonde
    • La hungara: ahová