Vorto: kielo

  1. Metodo aŭ maniero, per kiu oni faras ion.

    • li volis nepre ekscii detalojn pri la kielo kaj kialo de la vizito

    • ili estas iel kunligitaj, kvankam la kielo ne estas evidenta

    • se la leganto ne konas la siglon, por kompreni la tekston, tiu devas serĉi kielon deĉifri ĝin kaj ofte la klopodoj povas esti vanaj

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: způsob
    • La franca: façon, truc (procédé)
    • La hispana: forma
    • La pola: sposób
    • La rumana: mod
    • La slovaka: spôsob
    • La turka: biçim, hal, tarz, tavır, görünüş