Vorto: kiel
-
Ekkria kaj demanda adverbo, signifanta «kiamaniere? kiagrade?».
ha, kiel bele!
kiel bela ŝi estas!
kiel vi fartas?
kiel la virino estas nomata?
Rimarko: Ĉar post kiel la verbo estas ofte subkomprenata, oni iam hezitas pri la kazo de la sekvanta substantivo. Por forigi ĉiun dubon, oni nur restarigu la subkomprenatan ideon: mi elektis lin kiel prezidanto (ĉar mi estas prezidanto; la prezidanto estas la sama persono kiel la subjekto); mi elektis lin kiel prezidanton (por fari el li prezidanton; la prezidanto estas la sama persono kiel la komplemento); mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (tiel multenombra kiel estas).
Rimarko: Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas neefektiva, oni uzu prefere kvazaŭ: ni akceptis lin kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (kvankam li ne estis efektive reĝo).
-
Konjunkcio signifanta «sammaniere al, sammaniere ol, samgrade ol, en tia maniero kia, kompare al, same je» kaj enkondukanta komparon.
barakti kiel fiŝo ekster la akvo
la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio
kiel ponardo en mi penetras ĉiu vorto
nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro
ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj
li estas kiel ekzilita
ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj
ŝi kuris kiel rabia
ni sentas nin kiel samgentanoj
la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino
kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi
senti sin tute kiel hejme
li komprenas predikon kiel bovo muzikon
-
Identiga konjunkcio signifanta «este», «estante», «en sia funkcio de» kaj tiel plu.
«Mi elektis lin kiel prezidanto» signifas: «mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto», aŭ «mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto» aŭ «mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas»
«Ŝi estus bona por mi kiel edzino!» li pensis
elekti la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo
kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado
proponi sin kiel servistinon
li propagandis kiel unua tiujn ideojn
kiel rekompencon li petis nur glason da vino
tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo
ni rigardis tion kiel nian devon
-
Nerekte ekkria, demanda aŭ duba konjunkcio kun signifo de maniero aŭ grado.
terure, kiel mi volas manĝi
por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu juna knabino
antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la problemojn
kiel ajn malfacila estas nia tasko, ni persistos
kiel ajn malmulte vi pagos, mi estos kontenta
kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatas al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo
kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja...i
kiel ajn eksterordinare teruraj ŝajnis iaj epizodoj, ili ne povis egali la abomenecon de tio ĉi
venu kiel eble plej baldaŭ (tiel baldaŭ kiel estos eble)
mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan
-
Korelativa konjunkcio respondanta al tiel, tia, tiom.
mi estas tiel forta (aŭ: same forta) kiel vi
mi obeos tiel, kiel mi promesis
ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj
li kuris , kiel rapide li povis
tiel baldaŭ, kiel ili nur povas
ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo
estas ja pli profita, tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo
neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia
mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi
la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj
li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas
tiom same da talento kaj kapablo, kiel mi
En aliaj lingvoj
- La belorusa: як
- La ĉeĥa: jak, jako, jakožto, kterak
- La franca: comment, comme, de quelle façon, de la façon que, de quelle manière, de la manière que, que
- La germana: wie (Art und Weise)
- La hebrea: איך, כיצד, כמה, כ-, כמו, כפי ש-, ככל ש-
- La hispana: cómo, como, de qué forma, de forma que, de qué manera, de manera que
- La hungara: hogyan
- La indonezia: bagaimana, begitu
- La nederlanda: hoe
- La pola: jak, jako, w jaki sposób, tak jak
- La rumana: ca, cum, asemenea, în ce fel
- La rusa: как
- La slovaka: ako
- La turka: neden, niçin, nasıl
- Volapuko: äs
- La hungara: mint
- La indonezia: sebagaimana, seperti
- Volapuko: äslik
- La indonezia: sebagai
- La hungara: hogyan, mennyire
- La hungara: mint