Vorto: kie
-
Demanda adverbo, signifanta «en kiu loko?».
– Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro
kie li estas?
-
Relativa adverbo, signifanta «en la loko, en kiu».
mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo
kie jukas, tie ni gratas
kie estas sufero, estas ankaŭ espero
mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj
en tiaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu...
laŭ la krio de la koko, tuj spirito ĉiu, kie ajn li vagas, rapidas hejmen
En aliaj lingvoj
- La angla: where, at what place, in the place que
- La belorusa: дзе
- La bulgara: къде
- La ĉeĥa: kde
- La franca: où, en quel lieu, dans le lieu que
- La germana: wo
- La hebrea: איה, איפה, היכן
- La hispana: dónde
- La hungara: hol
- La indonezia: di mana
- La kurda: ku
- La nederlanda: waar
- La norvega: hvor
- La pola: gdzie
- La portugala: onde
- La rumana: unde
- La rusa: где
- La slovaka: kde
- La sveda: var (om plats)
- La turka: nerede
- Volapuko: kiplad
- La bulgara: където
- La hebrea: במקום בו
- La hispana: donde
- La hungara: ahol
- Volapuko: kö