Vorto: kial

  1. Demanda adverbo signifanta «pro kia kaŭzo?».

    • kial vi ne respondas al mi? ĉu vi estas surda aŭ muta?

    • ĉiu tial havas sian kial

  2. Demanda dependiga konjunkcio, kun sama signifo.

    • li diris al mi, kial li tiam ne volis respondi

    • la kaŭzo, kial mi faris tion, estas...

    • ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: чаму, навошта
    • La ĉeĥa: proč
    • La franca: pourquoi, pour quelle raison
    • La germana: warum, wieso, weshalb
    • La hebrea: למה, מדוע
    • La hispana: ¿por qué?
    • La hungara: miért
    • La indonezia: mengapa
    • La kurda: çima
    • La nederlanda: waarom
    • La pola: dlaczego, czemu, po co
    • La portugala: Por que?
    • La rumana: de ce
    • La rusa: почему, отчего, зачем
    • La slovaka: prečo
    • La sveda: varför
    • Volapuko: kikod
    • La hungara: miért, amiért
    • La pola: dlaczego, czemu, po co
    • Volapuko: kikod