Vorto: kia
-
Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en sendependa propozicio.
kia bruo!
kia amaso!
kia malsaĝulo mi estas!
jen kiaj ni estas!
kia granda homo detruiĝis!
kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo!
kian uniformon li portis?
kian respondon donis la mastrino?
kiaj estas la kondiĉoj?
-
Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en dependa propozicio.
vi scias, kia estas nia celo
en infano vidiĝas, kia homo fariĝos
ekrigardu, kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne
mi ne scias, kian komprenon vi havas pri la libereco
li ofte ne povas diri, kian formon ni devas uzi
-
Relativa adjektivo kun sama signifo.
mi donis al vi la libron tian, kia ĝi estis
kia naskiĝis, tia grandiĝis
kia patro, tia filo
kia demando, tia respondo
tiu sufikso donas al vi la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo
mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro
tio estis brulofero, kia estis farata ĉe la monto Sinaj
postulu kontentigon, kian ajn vi volas
kia ajn estos la rezulto, mi persistos
En aliaj lingvoj
- La belorusa: які
- La ĉeĥa: jaký, -á, -é
- La franca: quel, que, quelle sorte de, de quelle sorte, comment (de quelle sorte)
- La germana: was (für ein)
- La hispana: cómo (cualidad), qué tipo, tal
- La hungara: milyen, micsoda
- La indonezia: betapa
- La nederlanda: wat voor een
- La pola: jaki, jaka, jakie
- La rumana: ce
- La rusa: какой
- La slovaka: aký
- La germana: welches
- La hungara: milyen, micsoda
- La germana: wie
- La hungara: amilyen
- La indonezia: seperti apa