Vorto: keno

  1. Longa, seka, maldika lignosplito, uzata kiel lumigilo anstataŭ kandelo, aŭ por disbruligi pli grandan lignofajron (komparu alumeto) kaj tiel plu.

    • tiam ni sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj

    • tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron

  2. Rezinoriĉa ligno.

    • kena torĉo

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: лучына
    • La ĉeĥa: louč, smolné dřevo
    • La germana: Kien, Kienholz
    • La hispana: antorcha
    • La hungara: fokla, világítószilánk
    • La nederlanda: kien
    • La pola: łuczywo
    • La rusa: лучина
    • La slovaka: lúč, smolienka
    • La angla: resinous wood
    • La belorusa: смаляк
    • La bretona: koad rousinek
    • La franca: bois résineux
    • La hispana: madera resinosa
    • La hungara: gyantás fa
    • La nederlanda: harsrijk hout
    • La rusa: смольё, осмол, смолистая древесина