Vorto: kelto

  1. Ano de keltlingva nacio.

    • «La ŝtona urbo» de Anna Löwenstein, Romo, jam servutigis rabitajn keltojn

    • preskaŭ ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato, ĉu tiu de mastroj al sklavoj, ĉu tiu de regantoj kaj korteganoj, ĉu tiu de edzoj kaj edzinoj

    • tie troviĝas ruinoj de keltibera vilaĝo, kies loĝantoj (mikspopolo, konsistanta el keltoj kaj iberoj) persiste kaj kuraĝe rezistis ĝismorte longan sieĝon de romiaj legianoj

    • la gepatroj de niaj gastigantoj elmigris de gaellingva regiono en nord-okcidenta Skotlando kaj ankoraŭ rigardis sin kiel skotaj keltoj

    • iliaj ĉapoj estis bluaj kaj kovritaj de multaj sonoriletoj (unu por ĉiu jaro de ilia vivo), dum la kazakoj estis plurkoloraj kaj similis al la vestoj de la antikvaj keltoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: Celt, Kelt
    • La belorusa: кельт
    • La ĉeĥa: Kelt
    • La franca: Celte
    • La germana: Kelte
    • La hispana: celta
    • La hungara: kelta
    • La nederlanda: Kelt
    • La pola: Celt
    • La rumana: Celt
    • La rusa: кельт
    • La slovaka: Kelt