Vorto: kelta

  1. Rilata al keltoj, ilia historio kaj lingvoj.

    • ne tro malproksime al nia urbo estas restaĵoj de kelta monaĥejo, konstruita antaŭ ses jarcentoj kaj tre bone konata en Eŭropo

    • la kelta mitologio

    • ĝui keltajn sportojn

    • nur post la dua mondomilito gepatroj rajtis doni indiĝenajn keltajn nomojn al siaj gefiloj: do multaj tradiciaj nomoj malaperis

    • Galway estas tipe tradicia kelta urbo tamen kun internacia etoso

En aliaj lingvoj

    • La angla: celtic
    • La belorusa: кельцкі
    • La franca: celte (adj.), celtique (adj.)
    • La germana: keltisch
    • La hispana: céltico
    • La hungara: kelta
    • La nederlanda: Keltisch
    • La pola: celtycki
    • La rumana: celtic
    • La rusa: кельтский