Vorto: keiro

  1. Specio de erizimo (Cheiranthus cheiri = Erysimum cheiri), kun flavaj aŭ brunaj floroj, kulturata en ĝardeno.

    • en la lingvo de floroj keiranto simbolas sopiron

    • en la unua jarcento Dioskurido priskribis «levkojon», kiun li kategoriis laŭ la florkoloro (blanka, flava, blua kaj purpura), nur la flavan (kiun botanikistoj konsideras keiranton) li aplikis kiel kuracilo

En aliaj lingvoj

    • La angla: wallflower
    • La belorusa: жоўтафіёль
    • La germana: Goldlack
    • La hungara: sárgaviola, téli viola
    • La nederlanda: muurbloem
    • La pola: lak ogrodowy
    • La rumana: micșunea
    • La rusa: желтофиоль
    • La sveda: gyllenlack