Vorto: ke
-
Dependiga konjunkcio, enkondukanta.
a. de subjekto.
estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vin
ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakon
b. de apozicio.
tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi
mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros perloj
malgraŭ tio, ke
c. de predikato.
lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton
ĉ. de objekta komplemento.
mi sentas, ke la morto baldaŭ min vokos
d. de kaŭzo.
mi estas furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava
mi ĝojas, ke vi bone fartas
mi dankas, ke vi venis
e. de celo.
ekzistas ezoko, ke fiŝo ne dormu
trapiku lin, ke li momente falu
kiu mi estas, ke mi iru al faraono?
f. de rezulto.
la muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis plezuro ĉion tion vidi
paca silento, ke ne blovas eĉ vento
kio estos al la popolo, ke ĝi ploras?
g. de kondiĉo.
supoze ke estas dioj, tiuj dioj estas bonaj
mi morgaŭ foriros, kondiĉe ke vi min akompanos
-
Kun tiu kondiĉo, ke....
mi venos, kondiĉe ke la vetero estos bela
kondiĉe ke...u
En aliaj lingvoj
- La angla: that
- La belorusa: што (злучнік), каб
- La ĉeĥa: že
- La finna: että
- La franca: que (conj. sub.)
- La germana: dass
- La hebrea: ש-, אשר
- La hungara: hogy
- La nederlanda: dat
- La rusa: что (союз), чтобы (союз перед повелительным наклонением)
- La sveda: att
- Volapuko: das
- a. La germana: damit
- La belorusa: пры ўмове, што
- La franca: à condition que, pourvu que, si
- La germana: vorausgesetzt dass
- La hungara: feltéve, hogy
- La nederlanda: op voorwaarde dat
- La rusa: при условии, что...