Vorto: kazo
-
En multaj lingvoj, ĉiu el la diversaj vortformoj, kiujn alprenas nomoj laŭ sia rolo gramatika.
en Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj
la ĉeĥa kiel fleksia lingvo uzas 7 deklinaciajn kazojn: 1. nominativo (žena virino) 2. genitivo (ženy de virino) 3. dativo (ženě al virino) 4. akuzativo (ženu virinon) 5. vokativo (ženo! virino!) 6. lokativo (ženě pri virino) 7. instrumentalo (ženou per virino)
Rimarko: Nur la lingvoscienca senco kazo estas fundamenta.
-
Okazo.
en tiu kazo mi prenas pluvombrelon
la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon
min ĉiuj tre estimas, ĉar mi en ĉiuj kazoj perfekte min esprimas
oni sukcesis iom post iom malaltigi la nombron de la kazoj ĝis inter 0 kaj 0,04 por ĉiu milo da novnaskitoj
la utiligo de Interreto helpas malpliigi kazojn de depresio
-
Unu el pluraj interekskluzivaj alternativoj.
hezitemaj politikistoj frontas nun la malplaĉan elekton: diserigi la eŭroareon, kun la risko ĵeti la regionon en krizon, aŭ favori pli fortan unuiĝon, ‐ en ambaŭ kazoj la elekto estas tikla
en la unua kazo li estus fariĝinta senpotenca kiel ĉiuj tie kaj nenion plu povus deziri ‐ en la alia kazo ĉiuj deziroj je potenco kaj grandeco en li estus estingitaj
-
Afero.
en unu kazo , juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili
la enmigrintoj atendas, ĝis ili ricevas restadpermeson aŭ devas forlasi la landon kelkaj devas longe atendi, ĝis ilia kazo estas klarigita
En aliaj lingvoj
- La angla: case
- La belorusa: выпадак
- La bretona: troad (yezhon.)
- La ĉeĥa: mluvnický pád
- La franca: cas (de déclinaison)
- La germana: Fall
- La hispana: caso
- La hungara: eset(nyelvtani)
- La nederlanda: naamval
- La pola: przypadek
- La portugala: caso
- La rumana: caz
- La rusa: *падеж
- La slovaka: prípad, pád
- La turka: hali
- La bretona: degouezh (tro), plegenn, tro (degouezh)
- La ĉeĥa: případ
- La franca: cas (occasion), circonstance (occasion), événement (occasion), situation (occasion)
- La hungara: alkalom (eset), eset
- La nederlanda: geval
- La rusa: случай