Vorto: kazerno
-
Konstruaĵo destinita por loĝigi soldatojn.
neniu taĉmento havis la rajton loĝi en kamparoj, ĉiu devis esti en la kazernoj aŭ en la tendaro
en printempo 1992 la armeo metis siajn tankojn kaj kanonegojn sur la montojn ĉirkaŭ Sarajevo kaj poste dum monatoj pafadis al la urbo ― ne kontraŭ kazernoj de malamikaj soldatoj (ĉar en la komenco tiaj absolute ne ekzistis), sed rekte kontraŭ civilulaj domoj
la polico aĉetis veran 5000-litran ŝprucmaŝinon, kiu staris en kazerno iom for de la viena urbocentro
En aliaj lingvoj
- La angla: barracks, soldiers' quarters
- La belorusa: казарма
- La bretona: kazarn
- La ĉeĥa: kasárna, kasárny
- La franca: caserne
- La germana: Kaserne
- La hungara: laktanya, kaszúrnya
- La itala: caserma
- La nederlanda: kazerne
- La pola: koszary
- La rusa: казарма
- La slovaka: kasáreň