Vorto: kavo

  1. Malplenaĵo en solida materio aŭ en organo.

    • kavoj en tero, en arbo, en pano, en fromaĝo

    • iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien bovo

    • sur la muroj de la domo kavetoj verdetaj

    • la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj

    • li fosis kavon kaj profundigis ĝin, kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis

    • pelis pavon, falis kavon

    • al kavo senfunda ŝtopado ne helpas

    • en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj

    • kavvojo

    • kotkavaĵo

    • la ĉarmaj kavetoj de fraŭlinaj vangoj

    • korkavetoj

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: яма, роў, упадзіна, западзіна, перахлябіна
    • La ĉeĥa: výmol na cestě
    • La franca: cavité, creux (subst., cavité), dépression (cavité), fosse (cavité), renfoncement (cavité), retrait (cavité), trou (cavité), vide (subst., cavité)
    • La germana: Höhle, Höhlung, Hohlraum, Grube, Senke, Vertiefung
    • La hispana: cavidad
    • La hungara: üreg, gödör
    • La nederlanda: holte, kuil
    • La pola: dół, jama, zagłębienie, fosa, jaskinia
    • La portugala: cava, cavidade, fosso, buraco
    • La rumana: bârlog, cavitate, depresie, fund, groapă, peștera, șanț
    • La rusa: яма, впадина, углубление
    • La slovaka: výmoľ na ceste