Vorto: kateno
-
Fortika ĉeno, uzata por ligi malliberulojn aŭ bestojn kaj malhelpi ilin forkuri.
Jozef estis vendita kiel sklavo: oni enpremis liajn piedojn en katenojn
venis al li Agag en katenoj
-
(figure) Ĉio, kio malhelpas libere agadi, forkuri kaj tiel plu.
vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj!
, kies manoj estas katenoj
ĉu ne devis ĉi tiu virino esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?
via spirito estas katenita de memforĝitaj katenoj
-
Ebena kurbo laŭ la formo, kiun alprenas peza ŝnuro, kies du ekstremoj estas ligitaj al fiksaj punktoj.
la kartezia ekvacio de kateno estas de la tipo y = a(ex/a+e-x/a)/2
En aliaj lingvoj
- La angla: restraint, restriction
- La ĉeĥa: okovy, pouta
- La franca: chaînes, fers, entraves
- La germana: Kette
- La hispana: cadena
- La hungara: bilincs, béklyó, rablánc
- La nederlanda: keten (boei), boei
- La pola: więzy, okowy, pęto
- La rumana: lanț, legătură, obligațiuni
- La rusa: оковы, кандалы
- La slovaka: okovy, putá
- La hispana: cadena, restricción, atadura
- La hungara: korlátoz, gátol
- La nederlanda: keten (fig.)
- La angla: catenary (curve)
- La franca: chaînette (courbe)
- La germana: Kettenlinie
- La hungara: láncgörbe
- La nederlanda: kettinglijn
- La pola: łańcuchowa (linia)
- La rusa: цепная линия