Vorto: kaso
-
Monkesto; kasmaŝino.
dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo
la unua estis trovita en la malplena kaso de aŭtomata alkoholvendejo
plena kaso ŝteliston altiras
abatoj plenigis sian kason per la biervendado
-
Ĉambro, destinita por enspezado kaj elspezado de mono, kaj en kiu oni konservas la kason.
kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis
jam mi estis antaŭsaltinta, kubute forŝovante maljunulinon de la kasofenestro
nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis
-
(figure) Monaj rimedoj.
por kio rompi seĝojn? ĝi estas malprofito por la regna kaso;
la reĝa kaso havos malprofiton
mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka helpo
al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
vivi de ŝparita kaso
kiu rompis la glason, tiu ordigu la kason
devis konfesi pri akcepto kaj kaŝado de gigantaj sumoj, pri nigraj kasoj kaj kontoj
En aliaj lingvoj
- La angla: cash box, money box, till
- La belorusa: каса
- La bulgara: каса
- La ĉeĥa: peníze v pokladně, pokladní hotovost
- La franca: caisse (boîte pour l'argent)
- La germana: Kasse, Geldkassette, Geldkasten
- La hebrea: קופה (כסףת), אוצר (קופה)
- La hispana: caja (de dinero), cofre, caja fuerte
- La hungara: pénzesláda, kassza, kézipénztár, pénzkazetta
- La nederlanda: kas
- La pola: kasa
- La portugala: caixa (de dinheiro), cofre, caixa-forte, burra
- La rusa: касса
- La slovaka: pokladničná miestnosť
- La sveda: kassa
- La angla: cashier's office, cashpoint, cashdesk
- La belorusa: каса
- La franca: caisse (lieu où l'on paie)
- La germana: Kasse, Kassenraum
- La hebrea: קופה (נקודת מכירה)
- La hispana: caja (local), tesoro
- La hungara: pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem
- La nederlanda: kassa
- La portugala: caixa (local), tesouraria
- La rusa: касса
- La sveda: kassa
- La angla: coffer, purse
- La franca: caisse (moyens financiers), argent
- La germana: Kasse
- La hispana: recursos financieros
- La nederlanda: kas
- La portugala: caixa (recursos), recursos financeiros