Vorto: kasio

  1. Specio de cinamujo (Cinnamomum cassia).

  2. Bonodoraĵo el la ŝelo de kasio , similgusta al cinamo, sed enhavanta pli da venena kumarino.

    • de mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj

    • la haŭto estis frotadita per miksaĵo de cedro-oleo, abelvakso, kumino kaj gumo kaj poste pudrita per mirho, kasio kaj aliaj bonodoraj substancoj

  3. Arbeto el tropikaj landoj, genro el familio fabacoj (Cassia).

En aliaj lingvoj

    • La angla: cassia (legume)
    • La franca: casse (plante)
    • La germana: Zimtkassie
    • La itala: cassia (bot.)
    • La pola: cynamon wonny
    • La germana: Cassia-Zimt
    • La germana: Kassie
    • La pola: cynamon