Vorto: karto
-
Kartona aŭ plasta folieto kun aŭ por manaj aŭ presaj surskriboj, magneta aŭ elektronika registrado.
a. Poŝtkarto, karto serventa por sendi nefermitan mesaĝon, ofte kun foto sur unu flanko kaj mesaĝo kun adreso su alia flanko.
oni pakas la leterojn, poŝtajn kartojn, poŝtajn asignojn
la patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo
b. Dokumento, precipe tia havanta formon de karto, servanta kiel rekonilo, rajtigilo, identigilo.
jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko
jen, prenu mian vizitkarton ‐ mi nun havas tutan aron da kompanioj
lia vojaĝa karto estas notita por Saratovo
telefonkarto
identiga karto
havigi al la civitanoj novajn biometrikajn identec-kartojn kaj pasportojn
-
Ludkarto.
ĉu vi ludas violonon — ne, mi ludas kartojn
li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas
amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj
meti ion sur la karton
mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon mian
meti ĉion sur la lastan karton
la vivo staras sur la karto
blindulo kartojn ludi ne devas
-
Manĝokarto.
manĝi laŭ la karto
menukarto
-
Mapo.
li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo
tablo, kovrita de geografiaj kartoj
ŝanĝi la politikan karton de la mondo
gravurita karto de la ĉielo
En aliaj lingvoj
- La angla: card
- La bretona: kartenn
- La ĉeĥa: deska přen. plošný spoj, lístek, panel
- La franca: carte
- La germana: Karte
- La hispana: tarjeta
- La hungara: kártya
- La indonezia: kartu
- La kataluna: carta
- La nederlanda: kaart
- La pola: karta (przest.)
- La rusa: карточка
- La slovaka: doska, panel, plošný spoj
- La turka: kart
- Tokipono: lipu
- a. La germana: Postkarte
- b. La kataluna: carnet
- La nederlanda: identiteitskaart
- La pola: karta (przest.), papier (pot.)
- La rusa: удостоверение, билет (членский и т.п.), талон
- La germana: Spielkarte
- La hispana: naipe
- La hungara: játékkártya
- La kataluna: carta, naip
- La nederlanda: speelkaart, kaart
- La pola: karta do gry
- La rusa: карта (игральная)
- La germana: Speisekarte
- La hispana: carta, menú
- La hungara: étlap
- La kataluna: carta, menú
- La nederlanda: menu
- La pola: karta dań, menu
- La rusa: меню
- La angla: map
- La germana: Landkarte
- La hungara: térkép
- La kataluna: mapa
- La nederlanda: landkaart (ontr.)