Vorto: karoto

  1. La manĝebla radiko de kultivata specio de karoto.

    • ni ĉiam manĝis marde boligitan bovaĵon kun karotoj

    • ŝimantaj karotoj kaj pano

    • ni elektis karoton por memorigi tiun tipan bildon de azeno, bastono kaj karoto, kaj tiel fari alegorion pri la plialtigo de AVI

  2. Genro el familio apiacoj (Daucus), aparte la specio Daucus carota, kies variaĵoj estas kultivataj pro la oranĝkolora, foje flava aŭ violkolora manĝebla radiko; ofte aperas unuopa nigra floro meze de la floraro.

    • la karoto, tubercelerio kaj petroselo estas dujaraj plantoj, se oni kultivas ilin kiel unujaraj plantoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: carrot
    • La belorusa: морква
    • La bretona: karotezenn
    • La bulgara: морков
    • La franca: carotte
    • La galega: cenoria
    • La germana: Möhre, Mohrrübe, Gelbe Rübe, Karotte
    • La hispana: zanahoria
    • La hungara: sárgarépa
    • La indonezia: wortel
    • La itala: carota
    • La kataluna: pastanaga, carlota, safanòria
    • La nederlanda: wortel
    • La pola: marchewka, marchew
    • La portugala: cenoura
    • La rumana: morcov
    • La rusa: морковь
    • La turka: havuç