Vorto: karno

  1. Komunlingva nomo de la molaj histoj de vertebrulo, kontraste al la ostoj (la malmolaj histoj) unuflanke, al sango kaj limfo (la likvaj histoj), aliflanke.

    • mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon

    • la hundoj formanĝos la karnon de Izebel

    • ĉeesti kun karno kaj ostoj

    • la bestoj diskarnis la kadavraĵon

    • karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu

    • karnoriĉa besto

    • senkarna skeleto

    • Benjamen estas lupo karnoŝira

    • kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi

    • tranĉi rekte en la karnon

  2. Tia substanco, konsiderata kiel la portanto de biologia vivo, kiel la fizika parto de homo, ofte kontraste al lia spirito.

    • kaj mia juna karno pro la trompo || kaj troa martelado de l' destino || ne ardas plu, ne plu al ĝoj' incitas

    • malsat' al via karno min voras kiel drako, || sopir' de l' brula korpo reveas kun akuto, || sufokas memorbildoj per polpa ĉirkaŭbrako, || doloro mia kantas kiel tremanta fluto

    • nek karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj

    • ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango

    • iri la vojon de ĉiu karno

  3. Molaĵo de frukto aŭ legomo, la mola fibreca substanco, lokita sub ties ŝelo, konsiderata kontraste al la kerno(j).

    • la karno de persiko, de melono

En aliaj lingvoj

    • La angla: flesh
    • La belorusa: мяса, плоць
    • La ĉeĥa: dužina, maso (živé), měkká tkáň, tělo
    • La ĉina: 肉 [ròu]
    • La franca: chair (d'animal), viande
    • La germana: Fleisch
    • La hungara: hús
    • La indonezia: daging
    • La itala: carne
    • La nederlanda: vlees
    • La pola: mięso
    • La rusa: плоть, мягкие ткани (анат.)
    • La slovaka: mäkké tkanivo, mäso, telo
    • La sveda: kött
    • La angla: flesh
    • La belorusa: плоць
    • La bulgara: плът
    • La franca: chair (corps), corps
    • La itala: carne (fig.)
    • La pola: ciało
    • La rusa: плоть
    • La angla: flesh, meat
    • La belorusa: мякаць
    • La franca: chair (d'un fruit), pulpe (bot.)
    • La itala: polpa (bot.)
    • La pola: miąższ
    • La rumana: carne
    • La rusa: мякоть