Vorto: karnavalo

  1. Popola festo kun alivestiĝoj, burleskaj procesioj, festenoj, en Eŭropo kaj Sudameriko ofte okazanta antaŭ la granda fasto.

    • lia pakaĵo konsistis el granda barelo ― ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco

    • mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro

    • li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio

    • la karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero

    • la «festenega» mardo estas la ununura tago, en kiu la karnavalaj maskitoj, nomataj ĵiloj, eliras

    • komence la karnavalo konsistis el simpla procesio kun homoj kantantaj kaj svingantaj fajrilojn

    • la prezidanto de la karnavalo-komitato

    • kvankam supran tekston mi verkis dum karnavalo, mia plendo estas serioza

    • sub la inspiro de inaj kurboj rimarkindas la ensemblo Sambódromo, kie en la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro paradas la plej alta esprimo de la brazila popola arto, nome la sambo

En aliaj lingvoj

    • La angla: carnival (festival days before Lent)
    • La belorusa: карнавал
    • La bretona: Ened, Meurlarjez
    • La franca: carnaval
    • La germana: Fastnacht, Fasching, Faselnacht, Karneval
    • La hispana: carnaval
    • La hungara: farsang, karnevál
    • La nederlanda: carnaval
    • La persa: کارناوال
    • La pola: karnawał
    • La portugala: carnaval
    • La rumana: carnaval
    • La rusa: карнавал
    • La sveda: karneval