Vorto: karbo

  1. Malmola nigra substanco, konsistanta el preskaŭ pura karbono, devenanta nature aŭ arte de ligno, kaj uzata por hejti.

    • ŝtonkarbo aŭ terkarbo

    • konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo

    • blanka karbo

    • el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj

    • nigraj karbigitaj traboj

    • la macoj karbiĝis en la forno

  2. Peco el karbo.

    • leviĝis fumo el Lia nazo, kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo, karboj ekflamis de ĝi

    • ardantaj kaj brulantaj karboj

    • sidi kvazaŭ sur flamantaj karboj

En aliaj lingvoj

    • La angla: coal
    • La belorusa: вугаль
    • La bretona: glaou
    • La bulgara: въглища
    • La ĉeĥa: uhel, uhlí
    • La franca: charbon (matière, morceau de charbon), houille
    • La germana: Kohle
    • La hispana: carbón
    • La hungara: szén
    • La indonezia: arang
    • La kataluna: carbó
    • La nederlanda: kool (grondstof)
    • La pola: węgiel
    • La rumana: cărbune
    • La rusa: уголь
    • La slovaka: uhlie
    • La sveda: kol