Vorto: karaktero
-
Aro da ecoj mensaj, kiuj konsistigas personecon de homo, kaj kiuj manifestiĝas en lia konduto.
nobla, maldelikata, afabla karaktero
forteco de karaktero
la karakteroj de la Ŝekspiraj herooj estas profunde studitaj
-
Aro de la distingigaj, individuigaj trajtoj; ecaro.
la karaktero de la vera virto estas la modesteco
karakteron al kanto donas la tono
miaj opinioj kaj verkoj havas karakteron absolute privatan
tiu stilo havas specialan karakteron
kelkaj ne komprenas la karakteron de nia afero
glumarko trafe esprimanta la karakteron de la kongresurbo
senkaraktera kapo, pejzaĝo, skulptaĵo
En aliaj lingvoj
- La angla: character
- La belorusa: характар
- La ĉeĥa: charakter, letora, povaha, znak
- La franca: caractère, caractéristique (ce qui caractérise), marque (aspect, caractère), personnalité, tempérament, trait (aspect, caractère)
- La germana: Charakter
- La hispana: carácter
- La hungara: jellem, karakter
- La kataluna: caràcter
- La nederlanda: karakter
- La pola: charakter
- La rumana: caracter, fire
- La rusa: характер
- La slovaka: charakter, letora, povaha, ráz, znak
- La taja: บุคลิก, ลักษณะ
- La angla: habitual conduct (disposition), individuality, personality, reputation
- La hungara: jelleg, karakter