Vorto: kara

  1. Amata.

    • kara patrino

    • mia karmemora patro

    • li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto

  2. Alte ŝatata, grandvalora.

    • ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu

    • ĉiu por si mem estas la plej kara

    • kara estas dono en minuto de bezono

    • amiko estas kara, sed vero pli kara

    • ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro

    • sia estas pli kara ol la najbara

    • vi ŝtelis de mi karan horon

  3. Multekosta.

    • kara loĝejo

    • tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo

    • lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo

    • kare pagi por la konsiloj

    • ĝi estas pli kara, ol juveloj

    • vivi tiel malkare, kiel nur eble, ŝpari, kiom ni nur povos

    • vi ŝtelistoj, vi volas malkare manĝi anserojn!

    • turkaj familioj vendis malkare siajn domojn kaj forkuris

    • Rimarko: La pli klaraj sed malpli elegantaj anstataŭaĵoj «multekosta», «malmultekosta» ne ĉiam plensence povas anstataŭi «kara» kaj «malkara». En la proverbo: malhumileco estas kara plezuro , «multekosta» ne povus esprimi la profundan signifon, ke per malhumileco oni riskas perdi pli ol nur monon: socian subtenon kaj staton, sekurecon, eble eĉ la propran vivon. Kara pago inkluzivas pagon per tio, kio al si mem estas kara.

En aliaj lingvoj

    • La angla: beloved, cherished, loved
    • La belorusa: дарагі
    • La ĉeĥa: drahý, milý, vzácný
    • La franca: cher (aimé), cher (coûteux), aimé (adj.), bien-aimé (adj.), chéri (adj.), coûteux, onéreux, précieux
    • La germana: lieb
    • La hispana: querido, querida
    • La hungara: kedves
    • La kataluna: estimat, amat
    • La kurda: delal
    • La nederlanda: lief
    • La okcitana: car
    • La pola: drogi, miły, kochany
    • La portugala: querido, amado, caro, bem-amado
    • La rumana: drag, scump
    • La rusa: милый, дорогой, любимый
    • La slovaka: drahý, milý, vzácny
    • La angla: highly esteemed, precious, valuable
    • La germana: wert
    • La hungara: kedves
    • La kataluna: preuat, apreciat
    • La nederlanda: dierbaar
    • La pola: drogi, miły
    • La portugala: muito estimado, querido, prezado, caro
    • La rusa: дорогой
    • La angla: costly, expensive, high-priced
    • La germana: teuer
    • La hungara: drága
    • La kataluna: valuós, cotitzat
    • La nederlanda: duur
    • La pola: drogi
    • La portugala: caro, oneroso, precioso
    • La rusa: дорогой (по цене)