Vorto: kapo
-
Parto de la animala korpo, supra ĉe la dupieduloj kaj antaŭa ĉe la kvarpieduloj, enhavanta la cerbon kaj la organojn de pluraj sentumoj.
levi, mallevi la kapon
krei la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj
kun la kapo antaŭen
kun la kapo malsupren
la sama afero, sed kun la kapo al tero
ĉio staris sur la kapo
jese balanci la kapon
kapjesi
skui la kapon
kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
kapo majesta, sed cerbo modesta
kapdoloro
kaploko
kapa parto de lito
-
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel sidejo de inteligento kaj saĝo.
kapo estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio
kalkuli en la kapo
streĉado de la kapo
mi havas aliajn aferojn en la kapo
saĝa kapo duonvorton komprenas
pro kapo malsaĝa suferas la kruroj
multo en kapo, sed nenio en poŝo
tio venis al mi en la kapon
malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon
enskribi, enmeti, bone noti en la kapo
mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo
ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon
ordigi al iu la kapon
havi bonan kapon
li ne havas kapon de ministro , pulvo
perdi la kapon
havi iom da vaporo en la kapo
turni ies kapon
mi metos ilian konduton sur ilian kapon
-
Tiu parto, konsiderata kiel signo de individuo, persono, unuo.
kiom da kapoj, tiom da opinioj
tagmanĝo po dek eŭroj por kapo
-
Supra ekstremo de stara objekto; antaŭa ekstremo de kuŝa objekto.
kapo de pinglo, kapo de spiko
kapo de arbo
metala kapo de bastono
kapo de ŝipo
li marŝis ĉe la kapo de la irantaro
a. Terkapo.
la du terkapoj de la urbo: la opidumo Géry, situo de la malnova kunfluejo de Jarbon kaj Roubion, kaj la terkapo Narbonne
b. Infloresko kun globforme dikiĝinta akso, sur kiu sidas la floroj.
la infloresko estas kapo
-
kapo (greka litero)
-
La deka litero de la greka alfabeto (Κ, κ).
Rimarko: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo «kapa», do aliradika.
Rimarko: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj , tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon kapao. [Alano Gerardo]
En aliaj lingvoj
- La angla: head, cranium, head
- La araba: رَأْسٌ ج رُؤُوسٌ
- La bulgara: глав́а
- La ĉeĥa: hlava, hlavice, vrchol, záhlaví
- La franca: tête (organe), cap (tête), chef (tête)
- La germana: Kopf, Haupt
- La hispana: cabeza
- La hungara: fej
- La indonezia: kepala
- La kataluna: cap
- La kurda: ser
- La nederlanda: hoofd, kop
- La okcitana: cap
- La pola: głowa, łeb
- La portugala: cabeça
- La rumana: cap
- La rusa: голова
- La slovaka: hlava, hlavica, vrchol
- La sveda: huvud
- Tokipono: lawa
- Volapuko: kap
- La angla: mind, head
- La franca: tête (siège de l'intelligence), caboche, cervelle (fam., tête), ciboulot, crâne (fam., tête)
- La hispana: cabeza
- La hungara: fej
- La nederlanda: hoofd, kop
- La rusa: голова
- La sveda: huvud
- La angla: head
- La franca: tête (individu)
- La hispana: cabeza
- La hungara: fej, fő
- La nederlanda: hoofd
- La rusa: голова
- La sveda: huvud
- La angla: head
- La franca: cime, faite, faîte, haut (subst., sommet de qc), sommet, tête (sommet, extrémité)
- La hungara: eleje (vminek), feje (vminek), teteje (vminek)
- La nederlanda: hoofd, kop
- La rusa: головка, верхушка
- a. La angla: cape, promontory
- La franca: cap (géog.), promontoire
- La hungara: fok (földnyelvé)
- La nederlanda: kaap, voorgebergte
- La rusa: мыс
- b. La franca: tête (inflorescence)
- La germana: Köpfchen
- La hungara: fejecske (botanika)
- La angla: kappa
- La franca: kappa
- La germana: Kappa
- La pola: kappa