Vorto: kapitalo

  1. Parto de la riĉaĵoj uzata por produktado; profiton donanta proprumaĵo; tuto de la provizaĵoj kaj iloj, t. e. laborrimedoj.

    • enmeti en siajn verkojn grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco

  2. Sumo de posedata mono, konsiderata kiel ĉefaĵo, kontraste kun la rento, konsiderata kiel akcesoraĵo.

  3. Valoraro (produktiloj, laborforto kaj mono), kiun propraĵulo ne uzas por sia persona laboro kaj kiu kreas plusvaloron, dank' al la fakto, ke ĝi estas monopolo de la ekspluatanta klaso.

    • dum sia rondira cirkulado la kapitalo senĉese formŝanĝas: mono, varo, mono kaj tiel plu

En aliaj lingvoj

    • La angla: capital
    • La belorusa: капітал
    • La ĉeĥa: jistina, kapitál
    • La franca: capital (nom, econ.)
    • La germana: Kapital
    • La hispana: capital
    • La hungara: tőke
    • La nederlanda: kapitaal
    • La pola: kapitał
    • La rumana: capital
    • La rusa: капитал
    • La slovaka: istina, kapitál
    • Tokipono: mani