Vorto: kaperi
-
(transitiva) Perforte devigi kondukiston haltigi sian veturilon aŭ ŝanĝi la direkton, plej ofte pro krimaj aŭ politikaj celoj.
kaperi aviadilon
ili kaperis la trajnon por atentigi la mondon pri la situacio en sia lando
tri krimuloj eskapis el prizono en Bruĝo per kaperita helikoptero
-
(transitiva) Perforte alproprigi al si.
unu el la konsekvencoj estis, ke la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro
oni ekzemple sendas viruson al la kompatindulo aŭ provas kaperi ties komputilon
-
(transitiva) Korsare kapti malamikan ŝipon.
la vorto «kaperi» signifas proksimume «rabi korsare» aŭ «rabi sur la maro»
En aliaj lingvoj
- La belorusa: захапіць (гвалтам)
- La ĉeĥa: kaperovat
- La franca: prendre d'assaut, aborder (prendre d'assaut), accaparer, détourner (un avion), s'emparer (de), mettre la main (sur)
- La germana: entführen, kapern, aufbringen
- La hungara: eltérít
- La nederlanda: kapen
- La rusa: захватить
- La slovaka: pirátsky sa zmocniť lode
- La angla: co-opt, take over, assimilate, absorb
- La germana: an sich bringen, übernehmen
- La hungara: kisajátít magának
- La angla: hijack, pirate
- La hungara: elrabol (hajót)
- La rusa: взять на абордаж