Vorto: kapelo

  1. Ŝirmita loko, ĉu aparta domo, ĉu parto de kirko aŭ de privata domo, kie oni preĝas; tradicie loko, kie oni konservis relikvon.

    • aspektis kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj

    • supre staras sur la monto la silenta kapeleto

    • li saltis en apudan kapelon kaj tuj elsaltis eksteren tra supra fenestro

    • malgraŭ tio ke li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo sed nur kapelo, tamen ĝi aspektas kiel ververa preĝejo, tia, kian posedas preskaŭ ĉiu urbeto de Litovio

    • en flanka preĝeja kapelo estas konservata la fera kofro, en kiu post la apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro

    • kapelo de Medici farita de Michelangelo

    • la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon

    • Rimarko: La vorto devenas de la latina «capella», manteleto. Adore al Sankta Martino, kiu dividis sian mantelon kun almozulo, ekde la frua mezepoko oni tiel nomis relikvojn aŭ la ĉambron, kie oni konservis ilin. Poste oni nomis ankaŭ la prizorgantojn de diservoj («capellani») kaj ankoraŭ poste la akompanantajn muzikantojn tiel.

  2. Aro da muzikistoj, precipe (sed ne nur) tiuj ludantaj aŭ kantantaj en kapelo; preĝeja aŭ kortega ĥoro.

    • jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando!

    • neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron kaj tiel plu

En aliaj lingvoj

    • La angla: chapel
    • La belorusa: капліца
    • La ĉeĥa: kapela, kapela, malý orchestr
    • La franca: chapelle
    • La germana: Kapelle
    • La hispana: capilla
    • La hungara: kápolna
    • La nederlanda: kapel
    • La pola: kaplica
    • La rumana: capelă
    • La rusa: часовня
    • La slovaka: kapela, malý orchester
    • La belorusa: капэла
    • La franca: chapelle (groupe de musiciens)
    • La germana: Kapelle
    • La hungara: templomi énekkar/zenekar
    • La nederlanda: muziekkapel
    • La pola: kapela
    • La rusa: капелла (муз.)