Vorto: kandelo

  1. Lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon.

    • vakskandelo

    • seba kandelo

    • gardu kandelon por la nokto

    • al ĉiu sanktulo sian kandelon

    • fari rabon kaj ŝtelon por oferi al Dio kandelon

    • la tuta ludo ne valoras kandelon

    • de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo

    • perdi la kandelon el la kapo

En aliaj lingvoj

    • La angla: candle
    • La belorusa: сьвяча, сьвечка
    • La ĉeĥa: svíce, svíčka
    • La franca: bougie (chandelle), chandelle (bougie)
    • La germana: Kerze
    • La hispana: vela
    • La hungara: gyertya
    • La nederlanda: kaars
    • La norvega: lys (talg-)
    • La persa: شمع
    • La pola: świeca, świeczka, gromnica
    • La portugala: vela
    • La rusa: свеча, свечка
    • La slovaka: sviečka