Vorto: kanao

  1. Japana litero prezentanta silabon.

    • la nuna norma klavaro japana ankoraŭ estas tiu decidita de Kanamozikai, societo por kanaoj, fondita en 1920

    • Rimarko: Kanao estas ankaŭ nomo de vegetaĵo.

  2. Kanaaro: kanalitera sistemo.

  3. Plurjara rizoma herbo el varma Ameriko, kun grandaj folioj, altaj flortigoj ŝatataj en plezurĝardenoj, genro el familio kanaacoj (Canna).

    • la stacidomo forlasita dum jaroj – kanaoj floras.

    • frostis, kaj kanaoj similas kuiritajn spinacojn

    • Rimarko: Kanao estas ankaŭ nomo de japanskriba litero.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: japonská slabiková abeceda
    • La franca: kana (lettre japonaise)
    • La pola: kana
    • La portugala: "kana"
    • La slovaka: japonská slabiková abeceda, kana
    • La ĉeĥa: japonská slabiková abeceda
    • La franca: canna
    • La pola: paciorecznik
    • La rumana: cană
    • La slovaka: japonská slabiková abeceda, kana