Vorto: kanalo
-
Artefarita, plejofte subĉiela akvovojo.
a. Arta akvovojo uzata por navigado kaj transportado.
konstrui, elfosi kanalon
elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo
en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro
ĉu vi aŭdis ion pri la kanalo, kunigonta Mediteraneon kun Ruĝa maro?
Suez-a Kanalo
b. Arta akvovojo uzata kiel kondukilo de pura aŭ malpura akvo.
li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki
urbaj kanaloj por malpuraĵoj
-
Tradicia nomo de iuj markoloj.
la kanalo de Mozambiko
la Kanalo
tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo
-
Organa tubo.
la infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton
sindromo de la karpa kanalo
buŝkanalo
-
Komunika vojo, ekz. gazeto, radio- aŭ televidstacia frekvenco.
konigi sian opinion per la kanalo de la revuo
ŝildo tiutage indikis, en kiu kanalo oni povas aŭskulti kiun lingvon
ĉefaj televidkanaloj plenas je ŝtata propagando
-
Aparataro realiganta sendependajn datumtransmetojn de sendilo al ricevilo per fizika lineo (unu lineo povas priservi multajn kanalojn).
unudirekta kanalo
ambaŭdirekta kanalo
Rimarko: Unuopa kanalo estas ordinare realigita per difinita frekvenco (frekvencbendo) de la informportanta signalo, t.e. frekvenco de elektraj ondoj en drato, lumkoloro en vitrofibro, elektromagnetonda frekvenco ĉe radia transsendo.
En aliaj lingvoj
- La angla: channel
- La belorusa: канал
- La ĉeĥa: kanál, směrování, spojení
- La franca: canal, canalisation
- La germana: Kanal
- La hispana: canal
- La hungara: csatorna
- La itala: canale
- La nederlanda: kanaal
- La pola: kanał
- La rumana: canal
- La rusa: канал
- La slovaka: kanál, prechod, spojenie
- La sveda: kanal
- a. La angla: canal
- b. La angla: gutter
- La angla: canal
- La rusa: канал, тракт
- La rusa: канал связи