Vorto: kampo
-
Ebena aŭ limigita spaco, en kiu okazas io.
a. Terpeco, ebena aŭ preskaŭ ebena, kulturita aŭ kulturebla.
tritikaj kaj hordeaj kampoj
kampaj floroj
la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo
iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon
plugi kampon
prisemi la kampon
ni ligis garbojn meze de la kampo
sur la kampo ondiĝadis la greno
li serĉas la venton sur la kampo
la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando
la neĝaj kampoj
b. Loko, en kiu io okazis.
kampo de l' mortintoj
la kampo de la batalo
c. Loko, inter kies limoj efikas ia ago.
operacia kampo
ĉ. Sumo de la aferoj, kiujn atingas ia agado.
kampo de laboro, de aktiveco
la kampo de la historio prezentas multegajn enigmojn
politika kampo
tio multe vastigas la kampon de gaela filologio
riskoj troviĝas en kvar kampoj: bruo, lumo, bestoj kaj vido
tiu temo malfermas kampon al plej granda fantazio
prepari kampon por mondpaco
-
Difinita parto de areo.
a. (parolante prisportaj aŭ tabulaj ludoj) Unu el la areoj, kie unuopa ludanto, ludfiguro aŭ teamo laŭregule povas esti.
nigra, blanka, libera kampo
reĝo moviĝas al libervola el la najbaraj kampoj
b. Ero de formularo.
en la kampo «Nomo:» indiku vian familinomon en ĝia nacilingva formo
c. Kolora parto de la fono de flago aŭ blazono.
blua ankro kaj blua ŝlosilo kruciĝantaj sur blanka kampo
blanka aglo kun krono sur ruĝa kampo
-
Spaco, en kiu efikas fizika forto.
kiel la elektran kampon, oni povas difini la magnetan kampon per la forto, kiun ĝi produktas
kosmosondilo foriras el la tera gravita kampo kaj superas la eskapan rapidon
-
Bildigo de iu parto de finidimensia eŭklida afina spaco , provizita per orta ununorma koordinatsistemo, al iu reela vektora spaco.
skalara kampo , vektora kampo
studi la kampon de temperaturoj en varmigita objekto, la kampon de rapidoj en moviĝanta solido
elektra kampo
-
Ano de rikordo.
havigi valoron al kampo de rikordo
En aliaj lingvoj
- La angla: field
- La belorusa: поле
- La ĉeĥa: areál, oblast, přen. pracovní oblast a pod., terén
- La franca: champ
- La hispana: campo
- La itala: campo
- La kataluna: camp
- La okcitana: camp
- La portugala: campo
- La rumana: câmp, câmpie, lan
- La rusa: поле
- La slovaka: areál, oblasť, terén
- a. La germana: Feld, Acker
- La hungara: föld (termő-), termőföld
- La indonezia: ladang
- La itala: prato
- La nederlanda: veld, akker
- b. La germana: Feld, Gebiet
- La hungara: mező, tér
- La indonezia: kamp
- La nederlanda: veld, gebied
- c. La germana: Feld, Gebiet
- La hungara: terület
- La indonezia: medan
- La nederlanda: veld
- ĉ. La germana: Feld, Bereich
- La hungara: terület, tér
- La pola: pole
- La rusa: нива, поле, почва
- a. La germana: Spielfeld
- b. La germana: Feld, Kästchen
- La hungara: mező, kocka
- La nederlanda: veld
- La pola: pole
- La rusa: графа, поле
- c. La germana: Grund (Flagge, Wappen)
- La germana: Kraftfeld
- La angla: field
- La franca: champ
- La germana: Feld
- La hungara: mező
- La kurda: zevî
- La pola: pole
- La rusa: поле
- La pola: pole