Vorto: kamero

  1. Izolita ĉambro specialcela, eble senfenestra kaj nehejtata.

    • radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron

    • en la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado

    • trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj

    • li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon

  2. Interno de reprodukta aparato ( fotilo, kamerao , k.s.), kie projekciiĝas bildo sur la filmon aŭ lumsensoron.

    • la originalan bildon oni kuŝigis en reprokamero, kaj tie oni kreis ekranigitan version sur papero

  3. Parto de aparato, maŝino, vivula organo, prezentanta fermitan spacon.

    • kameretoj de la koro

    • kamero de revolvero, de reakcia motoro

    • la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto, kiu funkcias kiel kamero resonanca, amplifante la sonon

    • nebulkamero (alinome Vilson-kamero) povas montri spurojn de la jonizaj radioj, ŝargitaj korpuskloj

  4. Ĉambro.

    • la malsupra kamero de la afgania parlamento

En aliaj lingvoj

    • La angla: dark room
    • La belorusa: камора, камэра
    • La ĉeĥa: komora (místnost i instituce)
    • La franca: pièce (réduit), réduit, chambre (photo., techn.)
    • La germana: Kammer
    • La hispana: cámara (habitación, cuarto), recámara
    • La hungara: kamra
    • La itala: camera (anat., tec., mil.)
    • La kataluna: cambra, habitacle, cofurna
    • La nederlanda: kamer (zonder venster)
    • La pola: komora
    • La rusa: камера, коморка, чулан
    • La slovaka: kamera, komora
    • La belorusa: камэра
    • La hungara: kamera
    • La kataluna: càmera
    • La nederlanda: kamer (van fototoestel)
    • La rusa: камера
    • La angla: chamber
    • La belorusa: камэра
    • La hungara: kamra (pl.szívé)
    • La kataluna: cambra, cavitat
    • La nederlanda: kamer (van hart)
    • La pola: komora
    • La rusa: камера