Vorto: kambio
-
Laŭformula pagordono aŭ pagpromeso de difinita sumo, je vido aŭ je fiksita dato, prezentota ĉe indikita adreso. La kambio estas negocebla laŭ specialaj komercaj leĝoj kaj kutimoj, ofte ĝirebla, kaj ĝia plenumo estas severe protektata de leĝoj.
tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj
kambio povas esti valora ankaŭ, se ĝi parte havas falsigitajn subskribojn aŭ eĉ nomojn de neekzistantaj personoj
En aliaj lingvoj
- La angla: bill of exchange, letter of exchange, bill in hand
- La belorusa: вэксаль
- La bretona: lizher-eskemm
- La bulgara: запис на заповед
- La ĉeĥa: směnka
- La franca: lettre de change
- La germana: Wechsel
- La hispana: letra de cambio
- La hungara: váltó
- La kataluna: lletra de canvi
- La nederlanda: wissel (fin.)
- La pola: weksel, trata
- La rumana: bilet la ordin
- La rusa: вексель
- La slovaka: zmenka