Vorto: kalsono

  1. Pantaloneto portata kiel subvesto sub pantalono aŭ jupo; simila vesto portata en somero.

    • jako, veŝto, eĉ kalsono ĝenus viajn movojn, ‐ taŭgas nur l' Adam-kostum'!

    • ili post la lernejaj jaroj ŝatas vesti sin mode malprude, per tre kurtaj kalsonoj aŭ minijupo – do iom malbongusta kaj provoka al la junuloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: underpants, undershorts, drawers
    • La bulgara: долни гащи
    • La ĉeĥa: kalhotky, podvlékačky, spodky
    • La franca: caleçon, culotte (sous-vêtement), slip
    • La germana: Unterhose, Shorts
    • La hispana: calzón
    • La hungara: alsónadrág
    • La kataluna: calces, bragues, calçotets
    • La nederlanda: onderbroek
    • La persa: زیرشلواری, شورت
    • La pola: kalesony, bokserki, figi (majtki)
    • La rumana: indispensabili, şort, pantaloni scurţi, chiloţi
    • La rusa: кальсоны, панталоны (бельё), подштанники, трусы
    • La slovaka: spodky
    • La taja: กางเกงใน