Vorto: kalkanumo

  1. Posta suba parto de la ŝuo.

    • li skuas la pugnon kaj batas per kalkanumo la plankon

    • ha, mia bela juna fraŭlino! vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo

    • ŝiaj kalkanumetoj frapetis la asfalton

    • ŝikaj altkalkanumaj ŝuoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: heel
    • La belorusa: абцас
    • La bretona: seul (botez)
    • La bulgara: ток (на обувки)
    • La ĉeĥa: kramflek, podpatek
    • La franca: talon (de chaussure)
    • La germana: Absatz (Schuh)
    • La hungara: cipősarok
    • La indonezia: hak (sepatu)
    • La itala: tacco (scarpa)
    • La kataluna: taló (calç.), tacó
    • La nederlanda: hak
    • La pola: obcas
    • La rumana: toc
    • La rusa: каблук
    • La slovaka: opätok
    • La sveda: klack