Vorto: kaliko
-
Origine, glaso kun piedo.
la malgranda kanabeno ankoraŭ ne havis glaseton por akvo sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko
Kaj li prenis panon, kaj donis al ili, dirante: tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi
tridek da arĝentaj pelvoj, mil da tranĉiloj, dudek naŭ da oraj kalikoj, tridek da arĝentaj duoblaj kalikoj , kvarcent dek da aliaj vazoj
plenmanon da rizo, teajn foliojn, porcelanajn kalikojn, ornamitajn per pentraĵoj kaj dekkelkon da desegnaĵoj faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko
-
Sankta vazo, uzata por konsekro de la vino dum la eŭĥaristio, konsistanta el larĝa duonsfera, ordinare orita, ujo, kun longa kruro kaj larĝa piedo.
Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon
-
(figure) Metafora esprimo por la sorto destinita al la homoj.
brula vento estos kaliko destinita por ili
leviĝu ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero
kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario
la iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo , sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko
neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem
-
Kloŝforma floro.
leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio
la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo
la malgranda Gerda iris al la aliaj floroj rigardis en ilian florkalikon
Rimarko: Ne konfuzu kun la senco botanika.
-
En floro la ekstera cirklo de florfolioj, ordinare verdaj.
la dentoj de la kaliko estas bone videblaj kaj pli longaj ol la petaloj
En aliaj lingvoj
- La angla: chalice, goblet
- La belorusa: келіх, кілішак, кубак
- La ĉeĥa: kalich, kalíšek
- La franca: coupe
- La germana: Becher, Kelch
- La hispana: copa
- La hungara: kehely
- La kataluna: calze
- La nederlanda: kelk
- La pola: czara, czasza, kieliszek, misa, puchar
- La rumana: caliciu, castron, ceașcă, cupă, pahar, potir
- La rusa: чаша, кубок
- La slovaka: kalich
- La angla: chalice, grail
- La franca: calice
- La germana: Kelch (Abendmahl)
- La hispana: cáliz
- La hungara: kehely (szertartáshoz)
- La rusa: потир, чаша
- La franca: calice (destin, vocab. biblique), destin
- La germana: Kelch (Schicksal)
- La hungara: pohár (sors)
- La rusa: чаша (судьба)
- La franca: clochette (fleur)
- La hungara: virágkehely
- La rusa: колокольчик (цветок)
- La angla: calyx
- La franca: calice (bot.)
- La germana: Kelch (Blüte)
- La hungara: csésze(viráglevél)
- La rusa: чашечка (цветка)