Vorto: kaldrono
-
Granda metala vazo por kuiri, boligi kaj tiel plu.
el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo
tekaldrono
kaldrono ridas pro poto, kaj mem estas kota
ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
«La granda kaldrono»
Kaŭkazio estis granda kaldrono, en kiu fandiĝis popoloj de diversaj lingvoj, vivmanieroj kaj historio
a. Akvujo de vapormaŝino, kaldronego.
la kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon
vapormaŝina kaldrono
b. Granda metala ujo por varmigi miksaĵon de akvo, malto kaj lupolo antaŭ la fermentado al biero.
bierfara kaldrono
-
Ronda valo.
la itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro
imponaj pejzaĝeroj kiel la monto Fuĵi kaj kaldronaj lagoj estas kreitaj de vulkanoj
En aliaj lingvoj
- La angla: cauldron
- La belorusa: кацёл, бак (напр., для кіпячэньня)
- La bretona: kaoter (kegin)
- La ĉeĥa: kotel, kotlík
- La finna: pata, (iso) kattila
- La franca: chaudron
- La germana: Kessel
- La hispana: caldero
- La hungara: üst, bogrács, kondér
- La kataluna: cassola, olla
- La nederlanda: ketel
- La pola: bojler, kadź, kocioł
- La portugala: caldeirão
- La rumana: boiler, cuvă
- La rusa: котёл, бак (для кипячения, варки)
- La slovaka: kotlina
- La sveda: kittel
- La taja: หม้อ
- a. La germana: Dampfkessel
- b. La germana: Bierpfanne, Sudkessel, Bierkessel
- La angla: hollow
- La belorusa: нізіна, лагчына (круглая)
- La bretona: toull (torosennadur)
- La finna: kattilalaakso
- La franca: cuvette (géog.)
- La germana: Talkessel
- La hungara: völgykatlan
- La kataluna: circ, caldera, depressió
- La nederlanda: keteldal
- La rusa: котловина