Vorto: kajuto
-
Ĉambreto por veturigisto aŭ veturantoj sur ŝipo, aviadilo aŭ alia transportilo.
sur la ŝipo ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili
kajuta servisto
nur en la meza ŝipo, kiu portas sur la rando la surskribon «Santa Maria» en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo
la virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton
ni malsupreniris en la kajutojn, ĉar la ŝipo komencis trumpeti sian potencan signalon
la kapitano kuŝis malsobra en sia kajuto
en kajuto de ĉiela ŝipo regos nekredebla kaoso
En aliaj lingvoj
- La angla: cabin, saloon
- La belorusa: каюта
- La ĉeĥa: kabina lodi, kajuta
- La finna: hytti, kajuutta
- La franca: cabine (de bateau), chambre (cabine)
- La germana: Kajüte, Kabine, Gondel (Luftschiff)
- La hispana: cabina, camarote
- La hungara: kajüt
- La itala: cabina
- La nederlanda: kajuit
- La pola: kabina, kajuta
- La portugala: camarote
- La rumana: cabină
- La rusa: каюта
- La slovaka: kabína
- La sveda: hytt, kajuta
- La turka: kamara