Vorto: kajo

  1. Logika ligilo kaj la logika operacio respondaj al la gramatika konjukcio kaj.

    • en matematiko kaj en ALGOL-60 la Bulean kajon simbolas la «logika kajsigno» ∧

    • en la programlingvo C && estas simbolo de sorbema kajo

    • en elektrotekniko logika kajo estas farata per seria konekto de ŝaltiloj

    • Rimarko: Iuj riproĉas al la termino kajo homonimion kun la fervoja kajo. Tamen la ekzisto de la fundamenta konjunkcio «kaj» aŭtomate neprigas la eblon derivi la substantivon kajo, sammaniere kiel en la okazoj pri plus‐pluso, jes‐jeso, kontraŭ‐kontraŭo kaj tiel plu. Do, el la du vortoj ĝuste la fervoja «kajo» estas riproĉinda. Due, la konfuzo inter tiuj homonimoj estas praktike malprobabla, dum tute male, la konfuzo inter konjunkcio gramatika kaj konjunkcio Bulea estas ne nur ebla sed fakte atestita.

  2. Teraso firmigita per muro, ebliganta facilan aliron al veturiloj.

    • a. Teraso laŭlonge de rivero aŭ ĉe marbordo, uzata kiel strato aŭ elŝipiĝejo.

    • b. Alta trotuaro konstruita laŭlonge de fervojo por ebligi al la pasaĝeroj facilan en- kaj elvagoniĝon.

      • la trajno delonge staris ĉe kajo

En aliaj lingvoj

    • La angla: AND operator, conjunction
    • La finna: ja-operaattori, (looginen) konjunktio
    • La germana: Konjunktion (Logik), AND-Verknüpfung
    • La hispana: conjunción y
    • La hungara: ÉS műveletjel, ÉS operátor, ÉS művelet, konjunkció
    • La kataluna: conjunció, operació AND
    • La pola: koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator konkatenacji (np. w Basic-u), operator koniunkcji (np. w Pythonie)
    • La portugala: operador E, operador AND
    • La rusa: операция И, логическое умножение, конъюнкция
    • La ĉeĥa: nástupiště, peron, rampa
    • La franca: quai
    • La slovaka: nástupište, perón, rampa
        • a. La angla: quay, pier, wharf
        •     La belorusa: набярэжная, прыстань, прычал
        •     La bulgara: кей
        •     La finna: (ranta)laituri
        •     La germana: Kai
        •     La hebrea: מזח
        •     La hispana: muelle
        •     La hungara: rakpart
        •     La nederlanda: kade
        •     La pola: nadbrzeże, nabrzeże, przystań
        •     La portugala: cais
        •     La rusa: набережная, пристань, причал
        •     La sveda: kaj
        • b. La angla: platform
        •     La belorusa: плятформа, пэрон
        •     La bulgara: платформа
        •     La finna: (asema)laituri
        •     La germana: Bahnsteig
        •     La hebrea: רציף
        •     La hispana: andén
        •     La hungara: peron
        •     La nederlanda: perron
        •     La pola: peron, rampa
        •     La portugala: plataforma
        •     La rumana: peron
        •     La rusa: перрон, железнодорожная платформа
        •     La sveda: perrong, plattform
        •     La turka: peron